Por aldoni unu aŭ plurajn etikedojn al enhavo en nia Laborspaco, vi unue devas malfermi nian oficialan liston de etikedoj en aparta fenestro por ke vi paralele vidu ĝin.
Post kiam tio estas farita, la farotaj agoj dependas de la "programo" kiun vi uzas en nia Laborspaco.
En la programo "Dosieroj"
- Alklaku la tri punktojn dekstre de la piktogramo reprezentanta la dokumenton aŭ dosierujon, al kiu vi volas asigni unu aŭ plurajn etikedojn;
- En la menuo kiu aperas, alklaku la opcion "Malfermi detalojn" kiu estas antaŭita de la litero "i";
- Flanka menuo malfermiĝas;
- Sur la flanka menuo, alklaku la tri punktojn supre dekstre, situantaj ĝuste maldekstre de la "X" kiu fermas ĉi tiun menuon;
- En la menuo, kiu aperas, alklaku la opcion "Etikedoj";
- Malgranda fenestro aperas kun la mencio de "Kunlaboraj etikedoj";
- Komencu tajpi en tiu fenestro la unuajn literojn de la etikedo, kiun vi volas aldoni inter tiuj de la oficiala listo;
- Elektu la oficialan etikedon, kiun vi deziras en la aperanta listo (Grave: bonvolu ne krei novan etikedon. Se vi faris tion pretervole, ekz. alklakante la tekston kiun vi komencis tajpi, bonvolu forigi ĝin tuj. Ni devas resti al la oficiala listo de etikedoj, pro la sekvanta kialo. Se ni havus plurajn versiojn de la sama etikedo malsamajn per etaj detaloj, ni ne plu povus trovi la dosierojn rilatajn al difinita koncepto: ili estus disvastigitaj sur tro da etikedoj);
- Ripetu la paŝojn 7 kaj 8 supre ĝis vi finos;
- Fermu la flankan menuon alklakante la "X" supre dekstre de la menuo;
- Refreŝigu vian paĝon en via retumilo: la etikedoj aperos sur la linio de la dosiero aŭ dosierujo. (Grave: kontrolu lastfoje, ke aperas nur etikedoj de la oficiala listo. Se restas iu alia etikedo, bonvolu forigi ĝin tuj).
En la apo "Kolektoj" (ekz. kiam oni kreas Legan Noton por dokumento)
Kiam vi finos redakti vian Legan Noton:
- Alklaku la tri punktojn supre dekstre de via fenestro;
- En la menuo, kiu aperas, alklaku la opcion "Montri en la programo Dosieroj";
- La dosiero denove malfermiĝas kun la flanka menuo malfermita;
- Daŭrigu de paŝo 4. en la procezo supre koncerne la "Dosieroj" app.