Niaj fondintaj membroj estas grupo de 16 civitanoj de Eŭropa Unio de 8 naciecoj, virinoj kaj viroj, laborantaj en privataj fimaoj, grandaj kaj malgrandaj, en NRO-oj, en sindikatoj, en la publika servo aŭ kiel sendependuloj, aŭ emeritoj:
- Alexandre laboras kiel belga ŝtatoficisto, post kiam li laboris por sindikato.
- Alioune laboras kiel daŭra dungito en itala sindikato.
- AnaLi estas polino kaj laboras pri energia konsultado en Kanado.
- Auda62 starigas organikan merkatĝardenon, post kiam ŝi laboris kiel instruistino.
- Charlie laboras kiel media konsultisto en Grekio.
- Christian, aŭstra civitano, laboras kiel industria ekonomiisto en Germanio.
- cidadactiva gvidas koruson en Portugalio, post instruado de muziko en tiu lando kaj en evolulandoj.
- Fabrice laboras kiel advokato en Belgio, defendante la rajtojn de laboristoj en internaciaj valorĉenoj.
- Hermais2708 laboras en la cirkla ekonomio en la konstrua sektoro.
- Katharina estas psikologo en Germanio.
- Mafalda laboras kiel socia sciencistino esploranta konsumantan konduton.
- Mélodie Grenier animigas reton de organikaj farmistoj en Francio.
- Philochard laboras kiel inĝeniero en la industrio de elektraj aŭtoj.
- Sa Mère Ubu starigas lokan, daŭripovan mikro-turisman entreprenon, post laboro kiel ĵurnalisto.
- Scilovema laboras kiel komputikisto pri libera programaro.
- Sergio Arbarviro laboras kiel konsultisto pri cirkla ekonomio, post kiam li laboris kiel sindikata aktivulo.
Ilia komuna konvinko: radikale justa, daŭrigebla, demokratia kaj feliĉa socio eblas en la 21-a jarcento, en la Eŭropa Unio kaj en la mondo, la Societo de Interkonsento. Ili fondis la KosmoPolitikan Kooperativon por doni al si la rimedojn por fari ĝin realaĵo, antaŭ 2050, agante nun, ĉiunivele, de la individuo ĝis la Eŭropa Unio.